(El artikolo "Kiu estas kabalisto?", kies kompleta versio, mi esperas, baldaŭ aperos ĉe kabbalah.info)
En nia mondo en la agado de homo estas tre multe da belaj impetoj: strebo al esprimo de si, beleco, amo, harmonio, deziro esprimi sin per muziko, arto, pentrado. Al kiuj deziroj tio rilatas: ĉu al deziroj de riĉo, famo, scioj, potenco? Tio estas la sama egoismo, kiu serĉas kiel esprimi sin.
Ni povas admiri verkojn de aliaj homoj, ricevi kontentiĝon pro tio, sed principe tio estas egoisma sinesprimo de homo, strebo al esprimo de siaj sentoj, al populareco, famo, iasence, strebo al potenco.
Ne endas pensi, ke tio estas malbone. La scienco Kabalo neniaokaze enmetas homon en iujn ajn limojn kaj ne limigas lin pri esprimado de liaj sentoj. Male. Ni havas kabalistan muzikon. Tio estas tre interesa fako de la scienco, kie kabalistoj anstataŭ esprimi siajn konceptaĵojn per spiritaj vortoj, esprimas ilin per sonoj. Kaj ĉar la melodio eniras en niajn sentojn, en la koron, irante tra la menso kaj ne tuŝante ĝin, do tia percepto de kabalista informo donas entute alian efikon.
Tio taŭgas eĉ por tiuj, kiuj entute nenion komprenas, ne scias, ne povas legi kabalistajn tekstojn originale, aŭ simple nenion legis. Tio estas esprimo de percepto, de sento de la spirita mondo de granda kabalisto, transdono de tiu percepto per muziko al ĉiu homo alportas grandan spiritan potencialon kaj povas helpi al komencanto kreskigi sin.
Kiam homo komencas okupiĝi pri serĉado de la spirita, kutime ĉiuj aliaj specoj de sinesprimo en arto foriras al la dorsoflanko. Ĉar li vidas, ke per niaj teraj rimedoj ni preskaŭ ne kapablas esprimi tiun senton, kiun li komencas percepti de supera substanco.
Se mi vidas riveron, lagon, stelojn, belan objekton, esprimon de iuj homaj emocioj, ekspresion, tiam mi povas esprimi tion per miaj rimedoj, ĉar mi esprimas terajn sentojn. Se ja mi sentas ion spiritan, tiam ĝi ne povas esti esprimita en iu ajn tera formo. Mi praktike ne povas realigi ĝin.
La sola maniero, per kiu kabalistoj sukcesis iel transdoni sian percepton, admiron pri la malkovriĝanta universo, estas muziko.
Prezenti tion kiel desegnaĵo ne eblas, ĉar bildoj mankas en la spirita. Tuj venas materiiĝo de la spirita, kaj ĝi ĉion mortigas. Estas malpermesite eĉ peni tion fari. Unue, tio neniam sukcesiĝos, due, kabalisto per tio malsuprenigas sin ĝis la nivelo de nia mondo. Tial senpera rilato de la scienco Kabalo al arto ne ekzistas, ĝi ĉeestas nur parte, al muziko.
Kabalistoj skribas fabelojn, apologojn, eblas verki kabalistan novelon. Tio eliras el la deziro de homo en nia mondo dum lia konceptado de la supera mondo. Sed kiam ĝi venas ĝis priskribo de spiritaj sentoj, tiam mankas io por priskribi – priskribi tion per nia tera lingvo ne eblas. Tial oni faras tion alegorie per apologo, fabelo, metaforo. Tiu maniero estas vaste uzata en la scienco Kabalo.
Kiel la scienco Kabalo rilatas al tiaj aspektojn de konduto de homo, kiel amo, malamo ktp?
Ĝi ??? el tio, ke en homo konstante kreskas egoismo. Egoismo estas nia naturo, deziro ĝui, plenigi sin. Unu el la rivelaĵoj de egoisma pleniĝo estas amo. Se ni starigos tiun demandon al fiziologiistoj aŭ al psikologiistoj, ili eksplikos al ni, ke ĉio tio venas el nia interna naturo. En tio estas nenio supera, ekstera de limoj de nia mondo, sed ĉio tio estas ne pli ol serĉado de difinita egoisma pleniĝo.
Vera amo, t. e. ligo, estas atingata per kompreno de kuneco inter animoj. Kiam homo supreniĝas kaj vidas, kiel li eniĝas en tiun grandegan aron de ĉiuj animoj en la ĝenerala bildo, la ĝenerala korpo kaj la ĝenerala sistemo, tiam lia sento rilate al ili nomiĝas amo. Ĉe la nivelo de nia mondo sentoj de ĉiu malgranda egoisto, kun la deziro plenigi sin helpe de aliuloj, eblas nomi tera amo. Sed reale tio estas ne pli ol serĉado de ĝuo.