kabalo ([info]kabalo) wrote,
@ 2007-03-08 15:53:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Kio estas Kreinto?
Kreinto estas ĝenerala leĝo de universo, kiu estas neŝanĝebla, Ĝi ne estas fleksebla, Ĝi estas konstanta kaj eterna. Ĝenerala leĝo de universo estas altruismo. Kaj ĉiuj aliaj leĝoj estas apartaj konsistaĵoj de la leĝo.


Demando:
Kiel imagi Kreinton?

Kreinton indas imagi kiel forto, kiu agas al homo. Ĝi agas al li, elpremante korekte evoluigi dezirojn.

Demando:
Se Kreinto estas propreco de doneco (altruismo), ĝenerala leĝo, do kial kabalistoj parolas pri Ĝi kiel pri Bonkora, Kreanta bonon, Amanta?

Kiel eblas diri pri propreco, pri ĝenerala leĝo, ke ĝi amas kaj ke ĝi estas bonkora? La problemo estas ke ni havas du specojn de rilatoj al io ajn. Ekzistas objekto kaj ekzistas tio, kio ĝi estas. Ekzemple, ekzistas konkreta homo, sed krom tio - li estas iel bona, iel malbona. T. e. ke mi esprimas mian rilaton al la homo kaj rilaton al liaj proprecoj.

Sed Kreinto ne dividiĝas je iu figuro kaj iuj proprecoj ene de Li. Kreinto estas nur leĝo, propreco, aganta forto. Kiel mi povas rilati iun figuron al forto? Kaj sen figuro mi ne povas pensi, "algluiĝi" al io. Kiel mi povas algluiĝi al iu forto, al iu propreco?

Prave, en nia mondo tion malfacilas imagi. Sed iom post iom, laŭ tio ke homo komencas senti ene de si iun proprecon de doneco, aŭ deziron atingi ion, aŭ ion tian, neklaran, li komencas kompreni, ke lia propreco de doneco kaj ekstera propreco de doneco, kiu ekzistas, kiu ja estas Kreinto, - tio estas ĉefaj proprecoj, kiuj estas en li kaj en Kreinto, kaj inter ili devas okazi unuiĝo.

Li iompostiome foriras de pensoj pri korpo, pri eksteraj ŝeloj. Kaj tiam por li ne gravas, ke Kreinto estas forto, ke Kreinto estas leĝo, kaj ke li algluiĝas al la leĝo. Mi algluiĝas al tiu leĝo kaj volas ke la leĝo realiĝu en mi, ke ĝi difinu ĉiujn miajn pensojn, ĉiujn miajn dezirojn kaj agojn. Tiam mi iĝos Ĝi mem.

T. e. ke mi pensos laŭ tiu leĝo, ĝi plene prenos min, kaj ne estos diferenco inter mi kaj la leĝo. Ja ankaŭ nun mi agas konsente al natura leĝo, kaj al mi nur ŝajnas ke ekzistas mi, kaj aparte de mi ekzistas leĝoj de naturo, kaj mi povas elekti, ĉu mi agu konsente al ili aŭ ne. Ne ekzistas tio. Ankaŭ nun mi agas laŭ la leĝoj.

La samo okazas pri Kreinto. T. e. ke ne ekzistas io komplika pri "algluiĝo" al tiu leĝo. Tio okazas post kiam homo eksentos, ke li plene estas nur agado de la leĝoj.

Ruslingva fonto



Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…