?

Log in

La scienco Kabalo
La sola esperantligva blogo pri la scienco Kabalo nuntempe
Lastatempaj enskriboj 
Saluton!

Mi ĝojas prezenti al vi novan esperantlingvan blogon pri la scienco kabalo:
http://kabalo.info

Ĝi estas pli uzebla kaj informkvalita ol ĉi tiu, kiu estas ne plu subtenota.
Bonvenon al Kabalo.Info!
17-a-aŭg-2007 10:34 am - Percepto de la realo
El la artikolo "Kiu estas kabalisto?"

Nun ni venas al tre komplika problemo de percepto de la universo. Kiam ni diras: "Ni troviĝas en nia mondo", – kion tio signifas? Ni troviĝas ene de ni, kiel en iu ferma stato. Mi havas aŭdon, vidon, flaron, tuŝon, guston, entute kvin organojn de senso. Nome tio, kion mi sentas ene de mi helpe de tiuj kvin organoj de senso, iamaniere sumigante ilin, taksante en mi helpe de la programoj, kiuj estas en min enmetitaj, kreas ĉe mi la bildon de la mondo. Mi nomas ĝin "mia mondo".

Ni starigu la simplan demandon: kaj ĉu tio, kion ni sentas ene de ni, efektive estas tio, kio ekzistas ekstere? Eĉ el la eksperimentoj, farataj pri estaĵoj, proksimaj al ni, ni trovas, ke ni ne sentas la veran, la solan bildon de la mondo. Ekzemple, abelo aŭ hundo sentas ĝin aliel.

Legi pluCollapse )
7-a-aŭg-2007 03:19 pm - Kabalo, arto kaj amo
(El artikolo "Kiu estas kabalisto?", kies kompleta versio, mi esperas, baldaŭ aperos ĉe kabbalah.info)


En nia mondo en la agado de homo estas tre multe da belaj impetoj: strebo al esprimo de si, beleco, amo, harmonio, deziro esprimi sin per muziko, arto, pentrado. Al kiuj deziroj tio rilatas: ĉu al deziroj de riĉo, famo, scioj, potenco? Tio estas la sama egoismo, kiu serĉas kiel esprimi sin.

Ni povas admiri verkojn de aliaj homoj, ricevi kontentiĝon pro tio, sed principe tio estas egoisma sinesprimo de homo, strebo al esprimo de siaj sentoj, al populareco, famo, iasence, strebo al potenco.

Ne endas pensi, ke tio estas malbone. La scienco Kabalo neniaokaze enmetas homon en iujn ajn limojn kaj ne limigas lin pri esprimado de liaj sentoj. Male. Ni havas kabalistan muzikon. Tio estas tre interesa fako de la scienco, kie kabalistoj anstataŭ esprimi siajn konceptaĵojn per spiritaj vortoj, esprimas ilin per sonoj. Kaj ĉar la melodio eniras en niajn sentojn, en la koron, irante tra la menso kaj ne tuŝante ĝin, do tia percepto de kabalista informo donas entute alian efikon.

Tio taŭgas eĉ por tiuj, kiuj entute nenion komprenas, ne scias, ne povas legi kabalistajn tekstojn originale, aŭ simple nenion legis. Tio estas esprimo de percepto, de sento de la spirita mondo de granda kabalisto, transdono de tiu percepto per muziko al ĉiu homo alportas grandan spiritan potencialon kaj povas helpi al komencanto kreskigi sin.

Kiam homo komencas okupiĝi pri serĉado de la spirita, kutime ĉiuj aliaj specoj de sinesprimo en arto foriras al la dorsoflanko. Ĉar li vidas, ke per niaj teraj rimedoj ni preskaŭ ne kapablas esprimi tiun senton, kiun li komencas percepti de supera substanco.

Se mi vidas riveron, lagon, stelojn, belan objekton, esprimon de iuj homaj emocioj, ekspresion, tiam mi povas esprimi tion per miaj rimedoj, ĉar mi esprimas terajn sentojn. Se ja mi sentas ion spiritan, tiam ĝi ne povas esti esprimita en iu ajn tera formo. Mi praktike ne povas realigi ĝin.

La sola maniero, per kiu kabalistoj sukcesis iel transdoni sian percepton, admiron pri la malkovriĝanta universo, estas muziko.

Prezenti tion kiel desegnaĵo ne eblas, ĉar bildoj mankas en la spirita. Tuj venas materiiĝo de la spirita, kaj ĝi ĉion mortigas. Estas malpermesite eĉ peni tion fari. Unue, tio neniam sukcesiĝos, due, kabalisto per tio malsuprenigas sin ĝis la nivelo de nia mondo. Tial senpera rilato de la scienco Kabalo al arto ne ekzistas, ĝi ĉeestas nur parte, al muziko.

Kabalistoj skribas fabelojn, apologojn, eblas verki kabalistan novelon. Tio eliras el la deziro de homo en nia mondo dum lia konceptado de la supera mondo. Sed kiam ĝi venas ĝis priskribo de spiritaj sentoj, tiam mankas io por priskribi – priskribi tion per nia tera lingvo ne eblas. Tial oni faras tion alegorie per apologo, fabelo, metaforo. Tiu maniero estas vaste uzata en la scienco Kabalo.

Kiel la scienco Kabalo rilatas al tiaj aspektojn de konduto de homo, kiel amo, malamo ktp?

Ĝi ??? el tio, ke en homo konstante kreskas egoismo. Egoismo estas nia naturo, deziro ĝui, plenigi sin. Unu el la rivelaĵoj de egoisma pleniĝo estas amo. Se ni starigos tiun demandon al fiziologiistoj aŭ al psikologiistoj, ili eksplikos al ni, ke ĉio tio venas el nia interna naturo. En tio estas nenio supera, ekstera de limoj de nia mondo, sed ĉio tio estas ne pli ol serĉado de difinita egoisma pleniĝo.

Vera amo, t. e. ligo, estas atingata per kompreno de kuneco inter animoj. Kiam homo supreniĝas kaj vidas, kiel li eniĝas en tiun grandegan aron de ĉiuj animoj en la ĝenerala bildo, la ĝenerala korpo kaj la ĝenerala sistemo, tiam lia sento rilate al ili nomiĝas amo. Ĉe la nivelo de nia mondo sentoj de ĉiu malgranda egoisto, kun la deziro plenigi sin helpe de aliuloj, eblas nomi tera amo. Sed reale tio estas ne pli ol serĉado de ĝuo.
6-a-jun-2007 11:55 am(neniu temo)
"Nek en la popolo, nek en la mondo estas alia ĥisaron (heb.: deziro, emo) krom ĥisaron al unueco, ĉar la tuta homaro estas rezulto de disiĝo de Adam haRiŝon ("la unua homo", nomo de komuna animo) tute ne ekzistas. Eterna serĉado de la homaro estas serĉado de sia optimuma loko en la sistemo Adam haRiŝon. Homo ne konscias tion, sed finfine tio estas tio kion li serĉas.

Tion serĉas ni ĉiuj, ĉar tio estas nia hejmo, nia loko, la plej perfekta stato, kaj al tio ni subkonscie emas, malgraŭ ni tion ne sentas kaj ne perceptas en klara, kutima por ni formo. Sed tio estas kion ni vere deziras, kaj ni ne trankviliĝos ĝis kiam ni venos en tiun staton."
"And you run and you run to catch up with the sun, but it's sinking
And racing around to come up behind you again
The sun is the same in the relative way, but youre older
Shorter of breath and one day closer to death"

(Pink Floyd – Time)


...Kiel diversas spirita, supera ĝuo de ĝuo en nia mondo? Tion eblas klarigi per simpla ekzemplo. Ni imagu nian deziron en formo de taso. Ĝi pleniĝas per ia ĝuo. La ĝuo venas responde al manko, deziro. Kio ja okazas? Ĵus kiam la ĝuo eniras en la deziron kaj komencas ĝin plenigi, la deziro malpligrandiĝas kaj poste malaperas. Jam kiam ĝi malpligrandiĝas, en ĝi ne sentiĝas ĝuo. Kiom ajn malsata mi estus, ĵus komencinte konsumi manĝon, mi per ĉiu sekva peceto estingas mian deziron al ĝi, mian malsaton, kaj, tiamaniere, mi ĉesas ĝui. Ĉar deziro kaj ĝuo estas inversaj unu al la alia, do kiam ili renkontiĝas, tiam ili reciproke nuligas unu la alian. Tial en nia mondo, kion ajn ni ricevus, ni nepre restos malplenaj kaj ree devos serĉi per kio ankoraŭ ĝuiĝi.

Homo estas en stato de konstanta kurĉaso por deziro, kaj poste por ĝuo, kiu plenigas ĝin. Li ricevas – kaj ree estas nulo, kaj ree – al deziro, kaj ree – al ĝuo, kaj tiel senĉese. En tio estas la tuta nia vivo.

Ni ne povas atingi perfektan staton – plenigi la ujon, kaj ke ĝi restu tia. Male, la unua nulo estas duoble malpli granda ol la dua. Ĉar, unufoje pleniĝinte, mi certiĝis, ke mia antaŭa deziro kaj la plenigo ne kontentigis min. Tio estas, la venontan fojon mia deziro devas esti duoble pli granda – kaj la pluso kaj la minuso, module, transiras en mian sekvan deziron. Mi denove kaj denove kurĉasas por pli granda ĝuo kaj denove, mi malfeliĉa, iĝas duoble pli malplena. Tia estas la tuta mia vivo, ĝis kiam mi lacas pro tio, kapitulacas kaj mortas.

Tio, kurte, estas la tuta nia problemo...

Ruslingva fonto:
http://www.kabbalah.info/rus/content/view/frame/35402?/rus/content/view/full/35402&main
8-a-mar-2007 03:53 pm - Kio estas Kreinto?
Kreinto estas ĝenerala leĝo de universo, kiu estas neŝanĝebla, Ĝi ne estas fleksebla, Ĝi estas konstanta kaj eterna. Ĝenerala leĝo de universo estas altruismo. Kaj ĉiuj aliaj leĝoj estas apartaj konsistaĵoj de la leĝo.

Legi pluCollapse )
2-a-mar-2007 05:33 pm - "Ni ĉiuj estas unu familio"
"Ni ĉiuj estas unu familio"
Diskuto de sciencisto, kabalisto Miĥael Lajtman kun Igorj Ĥariĉjev, la ĝenerala direktoro de la sciencpopulara gazeto "Znanije – sila" ("Scio estas forto").
Televidponto.

La 18a de oktobro, 2006.


I. Ĥariĉjev:
Diru, kiam homo atingas en sia evoluo tiel nomatan la kvaran etapon de evoluo de kreaĵoj, kiam okazas "kunfandiĝo" de la kreaĵoj kun Kreinto dum la vivo, en la fizika korpo? Aŭ temas pri tio kio okazos poste, post la morto?

M. Lajtman: Ne, ne, ne! Nenio poste okazos! Kiam mortas nia korpo, malaperas sento en la kvin organoj de senso. Kaj ordinara homo nenion kroman havas. Se homo, ĝis la fino de sia vivo, ne evoluigis la sesan organon de sensoj – ne tiun korpan, ekzistantan ne en la fiziologia nivelo, sed ekzistanta en la nivelo de fortoj, tiam homo, mortante, iĝas nenio.

En la homo restas informacia punkto, kiun li ne evoluigis, "ĝermo de animo", tiel nomata "embrio". Ĝi ĝuste tiel nomiĝas – "punkto". Naskiĝante la alian fojon, en ĉi tiu mondo, la homo denove akiras eblecon eki spiritan evoluadon. Nur en ĉi tiu mondo aperas tiu ebleco. Se homo atingis evoluon de la animo el la punkto – evoluon de la organo de senso, de ekscio, de simileco al la Supera forto, tiam, tiu sento, tiu ekscio ekzistas ankaŭ niamonde. La homo sentas en la kvin organoj de senso nian universon, kaj, samtempe, konceptas Kreinton tra la sesa organo de senso. Dum morto de la korpo malaperas sento de ĉi tiu mondo, sed sentoj en la spirita organo de senso restas. Malaperas sento de la malgranda materia universo, la fermita mondeto, kiu en la nova sento de la homo, estas reprezentata, mi dirus, "elpensita". Nia mondo estas ĝuste tiel nomata en Kabalo, "la elpensita mondo", ĉar, ĝenerale, ĝi estas tre kondiĉa. Kaj la forto, kun kiu la homo sin nun identigas estas eterna, perfekta. La homo eniĝas en la ĝeneralan torenton de informo, sentoj, evoluo.

...
Konsciado en la animo, post morto de la fiziologia korpo, okazas absolute ĝuste kaj difinite – same kiel konceptado pere de homo en la animo, antaŭ kiam li mortas. Ne estas iu diferenco inter konsciado kaj konceptado pere de homoj en la animo: aŭ en ĉi tiu vivo, kiam, kiel ĉe kabalistoj, ekzistas samtempe animo kaj besta korpo; aŭ post morto de la korpo, kiam homo restas nur en sento de la Supera forto – Kreinto, la naturo – ekster la sentoj de siaj kvin organoj de senso. Ne estas iu diferenco. Ekzistas eĉ precepto: "la mondon sian (tiun la spiritan) ekvidu jam dum sia (animala) vivo". Tio estas la celo de kabalisto.

Ruslingva fonto: http://www.kabbalah.info/nightkab/uroki/Uroki_Rus.html
15-a-feb-2007 10:14 am - Kredanto kaj kabalisto
Demando: kio, konkrete, estas diferenco de evoluo de deziro al Kreinto ĉe kredanto kaj ĉe kabalisto?

Religiema homo kredas je mirakloj, li kredas, ke estu aŭ neestu leĝoj, sed se li tre petos, ili povos ŝanĝiĝi. Kabalisto scias, ke leĝo estas leĝo, sed se li tre bone petos, li ŝanĝiĝos mem.

Religiema homo kredas, ke Kreinto ŝanĝiĝas. Kutime, religiema homo, ne ŝanĝante sin, pri io petas Kreinton. Ne ŝanĝante sin – jen, kio estas la punkto de diferenco. Kabalisto scias, ke nur per ŝanĝo de si mem li kaŭzos ŝanĝiĝon de influo de Kreinto al si.

Kreinto estas senŝanĝa, sed por kabalisto Li iĝos alia. La sama Kreinto iĝos alia, ĉar kabalisto eksentos Lin alimaniere, supreniĝos al Li, pli supren. Oni povas plori, krii kaj preĝi, sed se homo ne ŝanĝiĝas, Kreinto ankaŭ ne ŝanĝiĝos.
...Homo neniuokaze devas dividi la du mondojn. Kaj distingi ilin unu de la alia. La tuta universo, ĝi estas ĝenerala...

...La Supera mondo malkovriĝas ene de nia mondo, kiel aldonaj ligoj, kiel interna plenigo, enhavo. Kaj tuj malaperas sento de spaco, tempo, movo. Vi vidas, kiel integre ĉio interagas...

...Ĉio, de la komenco ĝis la fino, ĉiuj niaj funkcioj, niaj bezonoj, ĉio kio ĉirkaŭas nin, ĉio estas kreita nur por korekte uzi ĉiun detalon, kun ĝusta interna intenco aligi tion al la ĝenerala integra bildo...

...Pri la edzino, pri la infanoj... problemoj... se io ajn okazus, ie ajn okazus, vi devas ĉiujn ilin alkonekti. Ĉiuj ili estas senditaj el la nura fonto. "Ne estas iu krom Li" – ne en tiu senco, ke Li ĉion faras anstataŭ mi, sed en la senco, ke ĉio, kio okazas al mi – venas de Li. Kaj tial mi ĉion devas kunigi kun mia spirita evoluo...
17-a-jan-2007 07:12 pm - Studata objekto de Kabalo
Do, Kabalo estas scienco pri universo, inkluzivante ĝian komencon kaj finon, procezon de formiĝo kaj ĝeneralan strukturon, moviĝon entute kaj de ĉiu ĝia detalo aparte.

Ĝi esploras:

  1. kreon de la tuta universo, inkluzive nian kosmon, sunsistemon, malvivan, plantan, animalan naturojn kaj homon;

  2. fluadon, funkciadon kaj finan celon de la tuta evolua procezo;

  3. eblecon de enmiksiĝo de homo en la procezon (t. e. antropologian flankon);

  4. ligon inter nia hodiaŭa stato kaj tiuj statoj en kiuj ni estis antaŭ apero sur la tero de homo kaj socio, t. e. antaŭ nia naskiĝo;

  5. sencon de la jardekoj dum kiuj ni ekzistas kiel biologia korpo kaj sentas tra ĝi ĉirkaŭan mondon;

  6. staton en kiu ni ekzistas en ĉi tiu mondo, staton, en kiu ni estas post la morto;

  7. rondirojn de vivo – ĉu ili ekzistas kaj kiel ili estas kunligitaj inter si;

  8. eblecon de eniĝo dum ĉi tiu tera vivo en superan formon en kiu ni ekzistas antaŭ naskiĝo kaj post morto;

  9. fontojn de sciencoj, artoj, kulturoj – de ĉio kio estas ligita kun lingvo, konduto de homo, iliajn radikojn kaj kaŭzojn de ilia realiĝo ĝuste en tia formo.



Ĉio ĉi estas parto de la scienco Kabalo ĉar ĝi formas ĝeneralan Leĝon, donas ĝeneralan priskriban formulon de la tuta universo. Einstein revis – trovi formulon kiu inkluzivus la absolute tutan universon kun ĉiuj ĝiaj detaloj. Li komprenis ke – se ĝi estas vera – do ĝi devas esti tre travidebla: interago inter kelkaj parametroj per simpla funkcia ekvacio. Kabalo venigas nin ĝuste al tiu formulo, kiu eksplikas ĉion. Almenaŭ tion asertas kabalistoj, kaj ni provos konvinkiĝi pri tio.



De kie aperis ĉi-scienco? Ĝi naskiĝis kiam homo komencis esplori la mondon en kiu li vivas.

This page was loaded feb 22-a 2017, 3:50 am GMT.